Jen, virinet' kaj kat', ludantaj. Ho, miron vekas ĉi afer': la blanka man', piedoj blankaj en ombrojn dronis de l' vesper'. Ho, krimulino, jen, kaŝataj sub nigra ganto, en trankvil', la murdaj ungoj, la agataj, pli brilaj, tranĉaj, ol razil'. Retiras, dum sukera flato la akrajn ungojn ankaŭ l' kato, sed viglas la diabl-insid'. Tra l' ĉambro, kie ĵus sonore ŝi trilis per aera rid', kvar punktoj brilas nun fosfore. |